Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Espereble, ke oni povos tiel sekure bicikli ankaŭ en nia urbo
2010-06-02

de CHENG MIN

 

 
Birdorigardo al la vojo Odense speciala por bicikloj en la ĝardeno de ŜME
 


Provbiciklado sur la vojo Odense speciala por bicikloj en la ĝardeno de ŜME

 


Dupersona provbiciklado de Yang Yanqi kaj lia patro sur la vojo Odense speciala por bicikloj en la ĝardeno de ŜME

         
 
La patro helpas al la filo.
   
Yang Yanqi sur la vojo Odense speciala por bicikloj en la ĝardeno de ŜME
 


Yang Yanqi sur la vojo Odense speciala por bicikloj en la ĝardeno de ŜME
 

         


Yang Yanqi sur la vojo Odense speciala por bicikloj en la ĝardeno de ŜME

 


Yang Yanqi sur la vojo Odense speciala por bicikloj en la ĝardeno de ŜME

 


Yang Yanqi sur la vojo Odense speciala por bicikloj en la ĝardeno de ŜME

 

    En la zono Puxi de la ĝardeno de ŜME estas la Areo de Urba Praktiko de Odense-Kazoj, kie troviĝas la vojo Odense speciala por biciklado. Tie la vizitantoj povas viziti la ĝardenon de ŜME biciklante, kaj la Areo de Urba Praktiko de Odense-Kazoj portas ankaŭ la nomon “Reviviĝo de bicikloj”.

 

    Antaŭ pli ol cent jaroj danoj konstruis en la urbo Odense la unuan vojon specialan por bicikloj. De post tiam la registaro Odense ĉiam prenas limigon de aŭto-disvolviĝo kiel gravan parton de sia laboro kaj klopodas por kuraĝigi al la civitanoj preni bicikladon kiel ĉefan trafikilon. Hodiaŭ la urbo Odense kun 200 mil loĝantoj posedas pli ol 400 mil biciklojn, kaj multaj familioj havas eĉ pli ol 10 biciklojn. Ĉiuj vizitantoj al la Areo de Urba Praktiko de Odense-Kazoj en la gardeno de ŜME ne povas sin deteni bicikli en la urbo Odense de bicikloj.

 

    10-jara knabo Yang Yanqi estas lernanto el la elementlernejo de la Junulara Strato en la urbo Xi’an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco en nordokcidenta Ĉinio. Li ŝatas bicikli en ĉiutaga vivo. Antaŭ nelonge li kune kun la gepatroj venis al Ŝanhajo por viziti la ĝardenon de ŜME, kaj ili restis en la urbo dum unu semajno. La 7-an de majo ili speciale vizitis la Areon de Urba Praktiko de Odense-Kazoj por sperti danan biciklon kaj ĝian specialan vojon. “Ankaŭ en la urbo Xi’an estas vojo speciala por bicikloj, sed ne ĉiuj stratoj ĝin havas. Kelkfoje biciklantoj devigite biciklas kune kun aŭtoj kaj pasantoj. Tio estas maltrankviliga.” diris Yang Yanqi.

 

    Laboranto de la areo liveris dupersonan biciklon al li kaj lia patro. La patro kaj la filo kune biciklis nebone, kaj Yang Yanqi elektis biciklon taŭgan por li mem. La patro helpis al li porti tradician danan kaskon de sekureco por biciklado, kaj li tutsole biciklis sur la vojo speciala por biciklado. Laboranto konigis, ke en la urbo Odense aŭto-kondukantoj devas nepre cedi la vojon al biciklantoj, kaj krom bicikloj, estas malpermesataj sur la vojoj de biciklado kaj pasantoj kaj aŭtoj. “Mi opinias, ke tio estas plej sekura sen ĝeno,” diris Yang Yanqi, “kaj espereble, ke en nia urbo estos konstruitaj tiel larĝaj vojoj specialaj por biciklado, por ke oni biciklu en sekureco.”

 

    Tamen, Yang Yanqi diris kun maltrankvilo, ke en Ĉinio multegas homoj, se ĉiuj prenos biciklon kiel trafikilon, ĉu tio ne malhelpos la laborefikon? Laboranto de la Areo de Urba Praktiko de Odense-Kazoj opiniis, ke la bono de kuraĝo de biciklado estas evidenta. Donitaĵoj montras, ke en la pasintaj 4 jaroj la trafikaj akcidentoj reduktiĝis je 20% kaj ellaso de karbona dioksido -- je 8.7 tunoj tage en la urbo Odense. La lasta elbakis la antaŭvidan planon pri trafikado, t.e preni marŝadon, bicikladon kaj aŭtobusojn kiel ĉefajn manierojn de la trafikado. Elekti bicikladon estas elekto de sana kaj mediprotektada vivo. Tio estas neevitebla tendenco de disvolviĝo de la urba konstruado kaj homa vivo en la estonteco.

 

    Post sperto de biciklado, la familio de Yang Yanqi pretis forlasi la Areon de Urba Praktiko de Odense-Kazoj. Kaj evidente, la knabo pensis pli multe. Li diris: “Tio, kion mi plej ŝatas en la ĝardeno de ŜME, estas ĉi tiu areo, ĉio ĉi tie estas mirinda. Antaŭe, mi ĉiam aŭdis pri mediprotektado, malaltkarbono k.a., sed ĉi tie oni povas vidi verajn kazojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng