Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ukraina Pavilono: kunfandiĝo kun ĉinaj elementoj
2010-06-02

de Jiang Lin

 

Ukraina Pavilono

 
 
Desegnaĵo simila al ĉina ok diagramoj sur la ekstera muro de Ukraina Pavilono
 


Ukrainaj metiartaĵoj 

 

    "Ĝi vere similas al ĉina ok diagramoj de tajĝji-o!" "Ĉu tio estas ĉina fenikso?" Tiujn vortojn oni povas ofte aŭdi en la Ukraina Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). La eksponaĵoj pri ukraina kulturo kaj perspektivo pri estontaj urboj donas al ĉinaj vizitantoj intiman senton.

 

    "Ni esperas kunfandiĝi kun ĉinaj historio kaj kulturo, alporti per ideologia montrado novan forton por disvolviĝo de modernaj urboj, samtempe antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaboron de la du landoj kaj kune efektivigi sonĝon pri estontaj urboj," diris Sergiy Burdylyak, ĝenerala konsulo de Ukrainio en Ŝanhajo.

 

    Laŭ sonoj de gaja kaj vigla popolmuzikoj de Ukrainio mi venis al la Ukraina Pavilono en la zono C de la ĝardeno de ŜME. Sur ĝia ekstera muro en flava kaj bruna koloroj estas granda ronda desegnaĵo kun koloroj nigra, blanka kaj ruĝa. Meze de ĝi estas du fiŝoj jina kaj janga kontraŭantaj je kapo kaj vosto, kies formoj tre similas al ĉina ok diagramoj de tajĝji-o.

 

    Estro de la Ukraina Pavilono diris, ke la desegnaĵo estis uzita en Tripolye-a kulturo de Ukrainio antaŭ 5 000 jaroj. Oni montras ĝin por konigi al ĉinaj vizitantoj, ke la antikva ukraina kulturo estas tre simila al la ĉina, eble la du landoj havas similan kulturan radikon.

 

    Mi vidis, ke plej fama tradicia metiarto de Ukrainio ankaŭ estas brodado kaj ceramiko. En la pavilono funkcias vendejo de memoraĵoj, inter kiuj estas birdo kun kolora kapo kaj longa vosto simila al ĉina fenikso. "Ĝi estas nia tradicia desegnaĵo kun kelkcent-jara historio," ukraina fraŭlino diris, "multaj ukrainaj tradiciaj metiartaĵoj estas kun la desegnaĵo."

 

    En la centro de la pavilono troviĝas blanka modelo pri estontaj urboj en la 21-a jarcento. Mi vidis, ke la konstruoj en la urboj estas ondaj kaj ĉe zigzagaj riveroj. Projektisto de la urboj diris, ke lia projekto kunfandis elementojn de la Tripolye-a kulturo kaj estas surbaze de ĉinaj Granda Muro kaj aliaj elementoj.

 

    Laŭ mia scio, Ukrainio estas lando, kiu unue subskribis kontrakton pri partopreno de ŜME, kaj unuafoje konstruis sian propran pavilonon en la historio de la Monda Ekspozicio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng