Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Belgio planas planti 10 mil arbojn en Interna Mongolio, Ĉinio
2010-06-03

de WANG XIAOJUN

 

La Pavilono de Belgio-EU en la zono C en la ĝardeno de ŜME 

 

    La 28-an de majo la regiona registaro de Flandro en norda Belgio decidis monhelpi al Interna Mongolio, Ĉinio, planti 10 mil arbojn por kompensi karbono-ellasadon kaŭzitan de la Belgia Pavilono dum ŜME.

 

    Pro tio, la regiona registaro de Flandro liveros 52 mil eŭrojn al Ĉinio. S-ino Joke Schauvliege, ministro de medio, naturo kaj kulturo en Flandro, intervidiĝis en Ŝanhajo kun reprezentantoj de la ŝanhaja popola organizo Genya, kiu planas kulturi blankajn poplojn en Interna Mongolio en norda Ĉinio. Laŭkalkule, unu blanka poplo povas sorbi 250 kilogramojn da karbona dioksido dum 10 jaroj.

 

    S-ino Joke Schauvliege esprimis, ke tio faros la Belgian Pavilonon unika pavilono, kiu realigas karbonan ekvilibron dum ŜME.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng