Infana Milita Orkestro de Norvegio donis prezentadon speciale por la Internacia Infana Tago
2010-06-03
La unuan de junio Infana Milita Orkestro de Norvegio donis prezentadon speciale por la Internacia Infana Tago en la teatrejo en la okcidenta areo de la Puxi-a Zono de la ĝardeno de ŜME.
La orkestro, konsistanta el pli ol 30 membroj en la aĝo de 12-19 jaroj, havas longan historion en Norvegio. Ĝia prezentado estas kutima programero por la ĉiujara nacia festo de la lando.