Zhang Xuyou (maldekstre) montranta vojon al la vizitanto
La 1-an de junio, en la Internacia Infana Tago, pli ol 130 ŝanhajaj geknaboj eniris en la ĝardenon de ŜME por servi al la vizitantoj kiel volontuloj. Ili montris vojojn al la vizitantoj kaj por ili klarigis pavilonojn. Krome ili disdonis al la vizitantoj la de ili projektitan “vizit-karton” por atentigi ilin dum ilia vizito observi la publikajn ordon kaj ragularon.