2010-06-03
Tio estas malkovrenda retejo http://www.esperanto-tra-la-mondo.net.
Gratulojn al ĝiaj iniciatintoj el Morlaix, Bretonio, Francio! Kaj dankon al Mike59 http://www.ipernity.com/blog/30614/253937, kiu atentigis pri ĝi ĉe Ipernity.
Por scii kiel uzi ĝin, iru al: http://www.esperanto-tra-la-mondo.net/letero-unu.html.
Rubrikoj kaj subrubrikoj ebligas pli rapide trovi tion, kion oni serĉas.
Evidente, ĝi ne estas kompleta kaj neniam estos tia pro tio, ke konstante evoluas kaj disvastiĝas la uzado de la lingvo. Sekve, la iniciatintoj esperas ricevi rimarkojn, atentigojn, korektojn, proponojn por aldono: "Tio ĉi retejo estas pordo al kelkaj indaj retejoj kiuj rilatas al Esperanto, esperante konstruitaj kaj aparte al oficialaj kaj internaciaj asocioj, aŭdvidaj podkastaj blogaj retejoj, iloj, kursoj pri Esperanto, retaj gazetoj, librejoj, bibliotekoj, politiko, sindiskadismo [sindikatismo], lingvistiko, landaj kaj regionaj personaj retejoj, religio, filozofio, kaj muziko. Nia teamo celas forigi la "ERROR-404-NON FOUND-ajn paĝojn - Helpu nin...."
Multaj ligiloj aperas ankaŭ en listo sur la retejo de James E. O'Neill (Viskonsino, Usono): http://www.arionshome.com/esperanto/eo-links/.
Estas bona afero, ke lokaj grupoj aŭ/kaj kursanoj kunlaboru ĉirkaŭ projektoj, iniciatoj, ideoj, aferoj, kiuj plaĉas al ili, por kiuj ili estas motivigitaj. Konkreta uzado de la lingvo estas la plej bona kaj efika maniero por motivigi praktikantojn de la lingvo kaj ne perdi ilin. Komencantoj devas rapide trovi intereson en praktikado de la lingvo.
La mondo de Esperanto estas jam multe pli vasta ol ni supozas!
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|