2010-06-03 Sekve de la Unua Ĉina Lingva Festivalo, eble la plej populara lingvo-instrua evento en la Internacia Jaro de Lingvoj de 2008, okazos la Dua Festivalo, pli ampleksa kaj pli longa ol la unua, kun, kiel antaǔ du jaroj, Esperanto kiel proponanto kaj sponsoro.
La Dua Ĉina Lingva Festivalo okazos inter la 9a kaj 20a de junio, ĉe la Universitato de Nankino, Ĉinio. La organizanto de la Festivalo estas la loka asocio de Esperanto, kune kun la prestiĝa Universitato de Nankino. La granda evento, kiu altiris pli ol 13 mil homojn en majo, 2008, multe pliampleksiĝos ĉi-jare, kreskante de 2-taga evento al 12-taga, kaj konsistante el tri subfestivaloj.
1. Inter la 9a kaj 11a de junio okazos la unua "Lingvoj de Ĉinio" Festivalo, kun inter espereble 15 kaj 25 lingvoj kaj dialektoj el tuta Ĉinio, instruataj en ĉirkaǔ 60 fulmokursoj.
2. La 12an kaj 13an de junio, inter la 9a matene kaj la 9a vespere, okazos la Internacia Lingva Festivalo kun eble pli ol 80 lingvoj kaj dialektoj, instrue prezentataj en proksimume 300 kursetoj. Esperanto prezentiĝos multfoje.
3. Lige kun la granda Festivalo, kiu plejparte konsistas el malgrandaj lingvoj kaj dialektoj, nuntempe planiĝas tuta semajno, inter la 14a kaj la 20a de junio, de pli longaj kursetoj pri la lingvoj oficiale instruataj ĉe la Universitato de Nankino: la franca, la hispana, la araba, la germana, la rusa, la japana, la korea, la itala, la angla kaj Esperanto. Konsekvence de ĉi-tiu 12-taga Lingva Festivalo, la Universitato nun prikonsideras la eblon, por la unua fojo, starigi somerajn kursojn pri ĉiuj siaj 10 instruataj lingvoj, inkluzive Esperanton.
(el Libera Folio)
Redaktoro: Liu Zijia
|