2010-06-03 de YANG DAN
 Kiosko de Cent Vespertoj en la ĝardeno Kezhi |
|
 Angulo de la ĝardeno Kezhi en la urbeto Zhujiajiao |
|
 Julado sur boato |
|
|
|
|
|
 La Unua Ponto de Ŝanhajo en la urbeto Zhujiajiao |
|
 Loĝdomoj ĉe akvo en la urbeto Zhujiajiao |
|
 Kajo ĉe la Unua Ponto de Ŝanhajo |
|
|
|
|
|
 La bonzejo Yuanjin en la urbeto Zhujiajiao
 En la urbeto Zhujiajiao |
|
 En la urbeto Zhujiajiao |
|
 Angulo de antikva loĝdomo en la urbeto Zhujiajiao |
En Ŝanhajo, internacia metropolo kun arbare starantaj altaj domegoj, kuŝas malgranda urbeto, kie stratojn kunligas ŝtonaj pontetoj, sub kiuj moviĝas boatoj per juloj, kaj stratetoj estas borderitaj de blankaj muroj kun nigra rando. La urbetanoj loĝas ĉe akvo kaj vivas apartan vivon apartenantan al ili mem... Tio estas la urbeto Zhujiajiao.
La urbeto en mezsuda parto de Qingpu-distrikto de Ŝanhajo havas longan historion. Laŭ notoj de historiaj materialoj, la urbeto estis fondita en 1573. En la urbeto, dotita je naturaj favoraj kondiĉoj kaj oportuna trafiko surakva kaj surtera, kolektiĝis multaj komercistoj. Kaj tie iam prosperis la komercado pri teksaĵoj kaj portis la nomon “Lando de vestoj kaj litkovriloj”. En 1912, la komercado de Zhujiajiao eniris en sian prosperan periodon, kaj en la urbeto aperis moderna industrio kaj komercado.
Jenaj fotoj montras parton de la urbeto en Ŝanhajo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|