Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Renkontiĝo de ĉinaj kaj malaviaj geknaboj en la ĝardeno de ŜME
2010-06-03


Hulunbeier-a Infana Ĥoro de la Interna Mongolio 

 


Prezento de la kanto "Mia hejmloko -- infana kanto en legendo" 

 


Kune sin fotas ĉinaj kaj malaviaj geknaboj. 

 

    Vespere de la 25-a de majo geknaboj de la Ĉina Hulunbeier-a Infana Ĥoro de la Interna Mongolio prezentis la kanton "Mia hejmloko -- infana kanto en legendo" sur la Placo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en la ĝardeno de ŜME. Inter spektantoj estis eksterordinaraj gastoj -- 22 lernantoj el lernejo de georfoj en Malavio de Afriko.

 

    Antaŭ 19 jaroj, ĉina majstro Huili veturis al Afriko kaj tie konstruigis lernejojn por akcepti kaj kulturi georfojn de Afriko. La lernantoj invitite venis al Ĉinio kaj faras prezenton pri ĉina gongfu-o kaj kantoj sur la Afrika Placo du-foje ĉiutage dum ŜME. Informiĝinte, ke ĉinaj geknaboj el stepo de la Interna Mongolio prezentos kantojn, ili venis speciale por intervidiĝi kun ili kaj interŝanĝi arton.

 

    La geknaboj de la infana ĥoro varme salutis la gastojn en la mongola lingvo, kaj la malaviaj gastoj reciprokis la saluton ankaŭ en loka lingvo. Ĉar la malaviaj geknaboj lernas ĉinan kulturon en sia lernejo, ili povas flue paroli en la ĉina lingvo, kaj tio ege mirigis la ĉinajn geknabojn el la stepo. Dulandaj geknaboj sin fotis kaj fariĝis amikoj.

 

    La prezentado de la ĉinaj geknaboj profunde impresis la malaviajn gastetojn, kaj multaj el ili montris deziron vojaĝi al la stepo de la Interna Mongolio kaj lerni tieajn infankantojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng