2010-06-04 La 30-a de aprilo 2010 estas la limdato por sendi elektronikajn projektojn de la poreduka tabulludo, uzebla dum instruado de Esperanto por legokapablaj infanoj - laŭ konkursalvoko de Bjalistoka E-societo.
La 21-an de aprilo en 2010 en Ret-Info ni distribuis la supran konkursalvokon de E-Societo en Bjałistok por projektoj de poredukaj tabulludoj en Esperanto.
Post la decido de la ĵurio la E-Societo nun proponas al vi elŝuti senpage la poredukan tabulludon "Esperanto en Bjalistoko". La celo de ĝi ne estas instrui la lingvon mem, sed eduki pri la naskiĝurbo de Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj pri universalaj valoroj de la ideo Esperanto.
Ĝi estas elŝutebla ĉe: http://www.espero.bialystok.pl/eo/article,138,7,1.html
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |