Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malfermiĝis Iraka Pavilono en 1-a de junio
2010-06-04

Sceno de "Mil Kaj Unu Noktoj" elmontrata en la Iraka Pavilono.

 

    La 1-a de junio je la 10-a horo kaj tridek minutoj, malfermiĝis la Iraka Pavilono en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en 2010. Celebris ĝian malfermiĝon 20 infanoj kaj iliaj gepatroj el Irakio kune kun 20 infanoj el Ŝanhajo en la ĝardeno de ŜME. La lulilo de Mesopotamia civilizacio, la naskoloko de antikvaj Babilonaj Mirakloj kaj la hejmloko de "Mil kaj Unu Noktoj" oficiale fariĝis membro de la granda familio de la Monda Ekspozicio. "Postvivinte militon, Irako finfine decidis ĉeesti ŜME venkinte ĉiajn malfacilaĵojn." Tion diris Huang Jianzhi, vicestro de la Akordiga Buroo pri Aferoj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

    Ĝia malfermiĝo en la Internacia Infana Tago estas strikte ligita kun ĝia ĉeftemo "la venonta urbo". "Tiu ĉi ĉeftemo elmontris la ideon ke 'la fumo de milito certe malaperos kaj civilizacio fine reprosperiĝos'. La tasko de reprospero de la lando falos sur la ŝultrojn de la venonta generacio - la nunaj infanoj," tion diris estro de la Iraka Pavilono.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Li Jianhua

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng