2010-06-04 de HOU XIWEN
 La Urugvaja Pavilono |
|
 Trezoro gardanta la pavilonon
|
La Urugvaja Pavilono situas en la Komuna Pavilono de Landoj en la Mez-Suda Ameriko, Zono C. Ĝi similas al centra placo de urbo ĉirkaŭita de la naturo. Roberto Villamil, ĝenerala direktoro de Urugvaja Pavilono, diris: "Ni esperas, ke Ĉinio eĉ la tuta mondo konos la modelon de 'natura Urugvajo'."
Meze de la "urba placo" de Urugvajo ekzistas 6 vitraj domoj por komercado, kies tri muroj portas malsamajn pentraĵojn: granda stepo, natura sabl-marbordo de ĉefurbo Montevideo, kaj loka konstruaĵo kun antikvecaj trajtoj.
"Urugvajo havas nur tri milionojn da loĝantoj, egale de tiu en kelkaj distriktoj de Ŝanhajo. Kompare kun Ŝanhajanoj, ni havas tute diferencan komprenon pri la vorto 'urbo'." Tion diris Villamil.
Li klarigis: "Efektive, en iu ajn urbo de Urugvajo, vi povas vin ĵeti en naturon post 10- minuta aŭtado."
Ĉe la enirejo de Urugvaja Pavilono estas arka skulpturo kun bovina formo, tre plaĉa al la vizitantoj, kaj multaj volas foti sin kune kun ĝi. Villamil diris, ke tiu skulpturo estas kultura elemento alportita de Urugvajo al Ŝanhajo.
Sur la parieto de la skulpturo estas skribitaj ĉine hispane jenaj vortoj: "Urugvajo estas unu el la landoj multe eksportantaj bovaĵojn, kaj ĝiaj bovaĵoj estas ekportataj al pli ol 80 landoj. La bovoj estas bredataj sur natura herbejo ekskluzive, kie ĉiu bovo povas ĝui la herbon de 2 piedpilkaj ludkampoj."
Villamil diris ankaŭ, ke pli ol 60 procentoj de la urugvaja resurso estas regeneraj. Urugvajo havas riĉan sperton en disvolvo kaj uzado de venta , suna energio kaj bio-energioj, kaj ĝi volas dividi tiujn teknikon kaj sperton kun Ĉinio.
Villamil diris ankaŭ, ke multaj ĉinoj ne scias Urugvajon, eĉ opinias ke ĝi estas Paragvajo aŭ alia lando. La signifo de ĉeestado al ŜME de Urugvajo estas "helpi al la ĉinoj koni la landon en Sud-ameriko, je 18 mil kilometroj fore kaj la 12-hora flugado." |