Emisiiĝos malalt-karbona karto “Verda Trafiko” en Ŝanhajo
2010-06-07
La 5-an de junio en la gazetara konferenco pri ĝenerala plano de malalta karbono dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, la Ŝanhaja Buroo pri Monda Ekspozicio deklaris, ke la Ŝanhaja Limigita Kompanio de Publika Trafika Karto kaj Verda Trafika Fonduso sub la Ĉina Asocio pri Kunlaboroj de Ne-Registaraj Organizoj kune emisios malalt-karbonan karton “Verda Trafiko”, kiu eniros en merkaton tra kanaloj de kvar disvastigaj kunlaboraj partneroj.