2010-06-07
La nova estraro kaj prezidanto de UEA estos elektitaj dum la komitata kunsido dum la Universala Kongreso en Kubo, sed la nomlisto jam pretas. Laŭ la fina raporto de la elekta komisiono estas nur unu kandidato por la posteno de prezidanto: Probal Dasgupta. En Bjalistoko Probal Dasgupta promesis, ke la membroj de UEA povos influi la elekton de prezidanto, voĉdonante en la elekto de B-komitatanoj. Tamen li kandidatas ankaŭ kiel C-komitatano, kio signifas, ke li povos resti prezidanto sendepende de la B-elektoj.
La listo de estraraj kandidatoj estas senalternativa - en Kubo la komitato de UEA povos nur akcepti aŭ malakcepti la tutan liston. Laŭ Renato Corsetti, kunordiganto de la elekta komisiono, ne troviĝus sufiĉaj kandidatoj, se la elekta komisiono provus kunmeti alternativajn listojn.
Krom Probal Dasgupta, kiel anoj de la nova estraro estas proponataj la nunaj estraranoj Claude Nourmont (vicprezidanto), Barbara Pietrzak (ĝenerala sekretario), Loes Demmendaal (financoj), kaj kiel novaj estraranoj Maritza Gutierrez (landa agado), Amri Wandel (faka kaj scienca agado) kaj Stefano Keller (eksteraj rilatoj). Pro familiaj kialoj retiriĝis Mark Fettes.
El la nunaj estraranoj ne estas rekandidatigitaj Ranieri Clerici, Hori Yasuo kaj José Antonio Vergara. Aparte rimarkinda estas la nekandidatigo de Vergara, kies fakon la elekta komisiono proponas al Amri Wandel, ĉar diference de la du aliaj, li publike deklaris sian deziron resti en la estraro. Ĝuste tial li decidis kandidati en la elekto de B-komitatanoj, li klarigis en intervjuo de Libera Folio: "Mi kredas ke ni devus serĉi vojojn ŝanĝi kiel oni decidas kiuj indas (kaj kial) fariĝi estraranoj, kaj ankaŭ trovi pli reprezentan manieron elekti ilin. Tial mi decidis kandidatiĝi por B-komitataneco, kaj mi esperas ke ĉi-foje estos vera elekta etoso. "
(El Libera Folio)
Redaktorino: Chen Ji |