Okazis la 18-a Kunming-a Foiro de Importo-eksportaj Komercaĵoj kaj la 3-a Ekspozicio de Sud-aziaj Komercaĵoj
2010-06-07
La 6-an de junio, okazis en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio la 18-a Kunming-a Foiro de Importo-eksportaj Komercaĵoj kaj la 3-a Ekspozicio de Sud-aziaj Komercaĵoj. Ĝin ĉeestis pli ol 50 mil komercistoj el 23 landoj kaj regionoj, inter ili estas ĉirkaŭ 20 mil alilandaj komercistoj. Tie funkcias entute 2450 standoj.