Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Speciala aktivado por saluti Internacian Infanan Tagon en ŜME
2010-06-07

de XU XIAOQING

 

 Yang Lan gvidas lernantojn en vizito de ĝardeno de ŜME

 

    Antaŭ la Internacia Infana Tago, okazis speciala aktivado "Steloj gvidas vin en vizito de ŜME", tio estas granda publika aktivado. Gvidate de Yang Lan - la figura ambasadoro de ŜME, 20 lernantoj vizitis la ĝardenon de ŜME.

 

    La serioj da publikaj aktivadoj estas iniciatitaj de Yao Ming (fama ĉina korbopilkisto), Jackie Chan (fama ĉina filma stelo) kaj Lang Lang (fama ĉina pianisto). Laŭ plano oni mondonacis por viziti ŜME al la infanoj en regiono trafita de katastrofo kaj el malriĉaj familioj.

 

    Yang Lan diris, ke la aktivado havigos al la infanoj sufiĉe da imaga spaco, kaj oni devas kuraĝigi ilin por malfermi sian vidkampon kaj lasi liberan kuron al la fantazio. Ŝi esperas, ke plimultaj steloj kaj famuloj vringos tempon por akompani la infanojn el katastrofe plagitaj regionoj kaj malriĉaj familioj en vizito de ŜME, tiel oni ankaŭ povas akiri grandan ĝojon.

 

    La pli-ol-20 lernantoj elvenis de iu lernejo de la gefiloj de kamparanoj-laboristoj, Ŝanhajo, gvidate de Yang Lan, vizitis pavilonojn de Bremeno, Germanio kaj Madrido, Hispanio en la areo de Urba Praktiko en ŜME. Ili rigardis parton de la fabela opero "kvar muzikistoj el Bremeno" kaj praktikis piedpilko-ludon kune kun la laborantoj de Madrido.

 

    La infanoj donacis la memfaritan kartojn kun aspiro pri ŜME al laborantoj en la kaza pavilono de Madrido. Samtempe, ili lasis ankaŭ sian kolorajn man-premsignojn sur iu papera rulaĵo.

 

    Laŭ promeso, post ŜME, la organizanto de la publika aktivado "Steloj gvidas vin en vizito de ŜME" kolektos ĉiujn verkojn faritajn de koncernaj infanoj kaj kunigos ilin por fari pentraĵon kun longeco de 2010 metroj, kiu estos konservata por ĉiam en Ŝanhajo kiel heredaĵo de ŜME.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng