2010-06-08
La 7-an de junio malfermiĝis en la Popola Halo de Pekino la 15-a Akademiana Kongreso de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la 10-a Akademiana Kongreso de la Ĉina Akademio de Inĝenierio. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis la malfermon kaj faris gravan parolon.
La kongresojn daŭrantajn de la 7-a ĝis la 11-a de junio ĉeestis 1215 ĉinaj akademianoj kaj 23 alilandaj akademianoj laŭinvite. Dum la kongresoj okazos serio da seminarioj kaj disdoniĝos diplomoj al novelektitaj kaj alilandaj akademianoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|