2010-06-08
 Provelektrejo de sunenergia fotovolto en la Shilin-a Ji-Nacia Aŭtonoma Gubernio de Yunnan |
|
 Sunenergia banhejtilo en hejmo de tibetanoj en la Diqing-a Tibet-Nacia Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan |
|
 Sunenergia kuirforno |
Lastjare, la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, profitante de la naturdotitaj sunbrilaj kondiĉoj, plenforte ekspluatis sunenergian resurson, antaŭenpuŝis reformadon de ekonomio-disvolva maniero, iris la vojon de malalta korbono, konstruis sunenergian fotovoltan elektrejon kaj disvolvis novajn fuelojn en la kamparo. Dank’ al tio, la familioj de ordinaraj urbanoj kaj kamparanoj de la provinco ekuzis sunlumajn lampojn, sunenergiajn banhejtilojn kaj kuirfornojn.
Nun la provinco posedas pli ol 8 milionojn da kvadrataj metroj da varmokolekta tabulo, dank’ al tio la tuta provinco ŝparas jare elektron je pli ol 8.6 miliardoj da kilovattohoroj, kiu egalas al miliono da tunoj da karbo. Utiligo de sunenergia fotovolto kaj fuelo el pajlo faris gravan kontribuon ne nur al plibonigo de fuelaj strukturoj, reduktado de konsumado de fosiliaj fueloj kaj hejtligno, sed ankaŭ al plibonigo de ekologia medio en la loko.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|