2010-06-08
De la 20-a ĝis la 31-a de majo la brazila orkestro Mawaka prezentis sur la Amerika Placo riĉajn tradiciajn muzikajn programerojn. De pluraj jaroj, muzikistoj de la orkestro energie kolektis popolajn muzikaĵojn de la tuta terglobo, el kiuj ili serĉis rilatojn kun brazila muziko, kreis muzikon kun apartaj trajtoj, kunligantan la tradicion kaj la modernecon, la kortegan stilon kaj krudecon de popolanoj.
La orkestro konsistas el 7 kantistoj kaj 6 muzikistoj. La 7 kantistoj per malsamaj voĉoj sed en unueco kaj harmonio prezentis kantojn en pli ol 10 lingvoj, akompanate de akordiono, fluto, violonĉelo, saksofono kaj pluraj perkutinstrumentoj. La prezentado de la orkestro plenplene montris la variecon de la muziko.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua
|