Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio kaj Hindio devas lerni unu de la alia
2010-06-08

de GONG YIDONG

 

 

Vizitantoj antaǔ la Hindia Pavilono 

 

    Enirinte la oficejon de D.K. Nangia, kuratoro de la Hindia Pavilono de ŜME, oni unue vidis la portreton de Gandhi, kiu en blanka robo afable rigardas antaǔen kun rideto. Laǔ la opinio de Nangia, tiu ĉi politikisto estas la plej taǔga figuro por reprezenti "harmonion", kiun Hindio deziras montri al ŜME.

 

    Nangia opinias, ke hindoj ĉiam deziras ekvilibre disvolvi kaj asimili aferojn de diversa naturo. Li diris: "Moderniĝo kaj senĉese ŝvelanta deziro formas grandan premon al la urbanoj, kaj senpaciencigas ilin. Tial 'harmonia urbo', unu el la kulturaj signoj de Hindio iĝis la ĉeftemo de la Hindia Pavilono."

 

    Li diris, ke "harmonia urbo" signifas, ke ĉiuj sociaj grupoj povas pace kunekzisti, harmonie kunesti kun la naturo, kaj disvolvi ekologio-amike. "Ni ne devas disvolvi je la kosto de medio kaj naturo. Se ni ne povos harmonie kunekzisti kun la naturo, la ekonomia disvolvo ne povos daǔri."

 

    En la pavilono la "harmonion" enkorpigas bambuo-farita kupolo, ofte trovebla en hindaj temploj. Nangia diris, ke la kurba konstruaĵo kun diametro de 34 metroj kaj alteco de 17 metroj montras eternecon de harmonia vivo, kaj pli ol 60 mil plantoj sur la tegmento gravecon de verdaĵoj al homara ekzistado. Promenante en la pavilono vizitantoj miras pri la kvintesenco de antikva civilizacio kaj moderna teknologio de Hindio, kiujn reprezentas la universitato Nalanda, unua pensiona universitato en la mondo, hindia instituto pri teknologio kaj hindia aviada industrio.

 

    Same kiel en Ĉinio, la urbaniĝo en Hindio estas rapida. En la jaro 2020 60% de la loĝantaro de Hindio vivos en urboj. "Urboj kreas riĉecon kaj laborojn, tial oni devas prizorgi la urbojn," diris Nangia.

 

    Nangia opinias, ke bona urbo devas liveri oportunojn kaj loĝmedion al malsamaj sociaj tavoloj. Hodiaǔ urboj alte kreskas, oni devas turni sian atenton al kamparaj malriĉuloj por kontentigi iliajn postulojn kaj ekvilibrigi la disvolvadon de urboj laj kamparo.

 

    Li ekzemplis leĝon pri laborgarantio en Hindio. Laǔ la leĝo, kamparanoj povas labori almenaǔ cent tagojn ĉiujare, inkluzive de konstruado de malgrandaj akvobaraĵoj kaj ordigo de fosaĵoj. "La konstruado de tiuj bazaj instalaĵoj povas mildigi premon pri migrado de kamparanoj al urboj. Kamparanoj povas laǔ sia maniero evoluigi urbetojn kaj modernigi vilaĝojn."

 

    Nangia diris: "Ĉinio kaj Hindio estas antaǔvideble gravaj ekonomiaj landoj en la estonteco kaj du el la kvar antikvaj civilizaciaj landoj. Ili devas lerni unu la alian."

 

    De la malfermo en la 1-a de majo la Hindia Pavilono fariĝis unu el la plej multe vizitataj pavilonoj kun taga vizitantaro de 25 mil.

 

    En la pavilono oni aĉetas ŝalojn el Jaipur kaj Kaŝmiro, teksaĵojn, lignajn skulptaĵojn, juvelojn; gustumas veran kareon, volvitan tavolkukon, hindan teon kun lakto; aǔskultas voĉlegon pri verkaĵoj de Rabindranath Tagore. La plej ŝatataj estas hindaj kantoj kaj dancoj prezentataj plurfoje ĉiutage.

 

    Nangia laǔdis ĉinajn atingojn. "Ĉinoj rapide agas. Ŝanhajo rapide disvolviĝas, kaj ŜME estas koncentra montro de harmoniaj konstruaĵoj, kaj indas por ni lerni."

 

    Li ĝoje diris: "Ni estas en epoko de interreto, tamen mi pensas, ke plej grave estas sidiĝi kaj interparoli por interkompreniĝo."

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng