Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"La trezoro": fenestro al la islama kaj araba kulturo
2010-06-08

    La abunda kolekto de proverboj kaj anekdotoj el la araba kaj islama kulturo, trafe titolita La trezoro, kies unua eldono rapide elĉerpiĝis, estas denove havebla. Ĝia nova korektita versio ĵus aperis kun la sama grafike bela vesto kiel la unua en 2008.

 

    La trezoro estas rikolto de multjara kolektado de Husejn Al-Amily. La materialo estas origine tradukita ĉefe el arabaj fontoj, li skribas en la antaŭparolo. Tamen, pluraj proverboj el Sumero, antikva civilizo en la nuna Irako, kaj el la malsamlanda islama kulturo, ĉefe de afgana, kurda, persa kaj turka originoj, estas aldonitaj. Al-Amily, kiu vivas en Londono, estis aparte kompetenta por kompili la verkon. Li naskiĝis en Irako en 1927 de libana patro kaj iraka patrino kaj kvalifikiĝis universitate pri islamaj kaj arabaj studoj.

 

    La materialon de Al-Amily redaktis Gerrit Berveling, Michael Cayley kaj Renato Corsetti taskite de la Komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko. Laŭ Corsetti temas pri paŝo en la ĝusta direkto de Esperanto kiel ponto-lingvo inter malsamaj civilizoj je monda nivelo, tiom pli bonvena, ĉar pri la arabaj kaj islamaj landoj nuntempe en multaj alte evoluintaj landoj regas pli da kliŝoj ol da konoj.

 

    La trezoro estas 137-paĝa kaj kostas 15,00 eŭrojn. Ekde samtempa mendo de 3 aŭ pli da ekzempleroj la Libroservo de UEA donas rabaton de 1/3. Por la individuaj membroj de UEA validas la membreca rabato de 10% jam ĉe aĉeto de unu ekzemplero. Aldoniĝas sendokostoj kaj, en EU, imposto de 6%.

 

(el UEA)

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng