Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wu Bangguo intervidiĝis kun franca eksĉefministro
2010-06-09

 

    La 7-an de junio Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, intervidiĝis en Pekino kun la franca-ĉina amikeca delegacio gvidata de franca eksĉefministro Jean-Pierre Raffarin.

 

    Wu Bangguo diris, ke Ĉinio kaj Francio estas grave influo-havaj landoj en la mondo, kaj la du landoj havas bonan strategian bazon interrilate kaj nemalmulte da kreivaj kunlaboroj. Tiukampe, Francio ĉiam staras en la fronto inter la okcidentaj landoj.

 

    Jean-Pierre Raffarin esprimis, ke Francio volontas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj politika, ekonomia, kultura kaj entreprena, kune vizaĝi al defioj kaj realigi komunan disvolvon de la du landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng