Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Havana UK super Portland kaj Vankuvero
2010-06-09

 

    Je la 4-a de junio la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010) nombris 931 aliĝintojn el 59 landoj. Sekve ĝi preterpasis en la historia statistiko du aliajn amerikajn UK-ojn: Portland en 1972 (923) kaj Vankuvero en 1984 (802).

 

    Plej multe da aliĝintoj, 157, liveris la kongreslando Kubo. Sekvis Francio (112), Japanio (76), Germanio (70), Brazilo (65), Italio (43), Nederlando (32), Meksiko (30), Belgio (25), Pollando (22), Kanado (18), Britio (17), kaj Danio, Kroatio kaj Litovio (po 15).

 

(el UEA)

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng