Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Konstrui la placon kunligantan la historion kun la estonteco
2010-06-09

de GONG YIDONG

 

 

    “Ni volas montri ne nur la historion, sed ankaŭ la estontecon.” Tion diris Rolando Borges Martins, ĝenerala direktoro de la Portugala Pavilono, kies ĉefa temo estas “Placo al la mondo”.

 

    Kiel ĝenerala direktoro de la Portugala Pavilono, Rolando Borges Martins konigis, ke pro tio ke en la portugala kulturo la placo estas la loko, kie homoj kokektiĝas kaj interŝanĝas pensojn, kaj kiu funkcias kiel fonto de novaj ideologioj kaj novaj eventoj, kaj kiel faktoroj senĉese naskantaj energiojn, la Portugala Pavilono prenis ĝin kiel sian kernan koncepton.

 

    La verdaj ciferoj senĉese renovigitaj sur la giganta ekrano en la pavilono montras al la vizitantoj la kvanton de varmo ellasita de post malfermo de la ĝardeno de ŜME. Kiam la vizitantoj svingas la brakojn antaŭ la ekrano, diverskoloraj ventmueliloj sur la ekrano, indukitaj de la energio, tuj ekturniĝas. Krom vent-energio, la Portugala Pavilono detale montras utiligon de la suna, mara kaj aliaj puraj energioj en Portugalio.

 

    Rolando Borges Martins diris, ke la Portugala Pavilono esperas kalkuli la kvanton de karbona dioskido kaŭzita dum ŜME, inkl. de ellasado de transportado, konsumado de papero kaj elektro, poste nuligi ilin pere de forstumado.

 

    Rolando Borges Martins opiniis, ke tiuj enhavoj montras, ke Portugalio transpasas la historion kaj vizaĝas al la estonteco, sed tio ne signifas detranĉi heredadon de la historio. En la Portugala Pavilono troviĝas speciala areo por prezenti la amikecon inter Portugalio kaj Ĉinio. En la eksponejo “500-jara komunikado de Portugalio kaj Ĉinio” legeblas originaĵoj aŭ elektronikaĵoj de la biografio de portugala poeto Camoes, kiu iam vivis en Ĉinio, la unua Portugala-Ĉina Vortaro, la unua geografia globo de la mondo priskribanta Ĉinion, la komuna deklaracio de Ĉinio kaj Portugalio pri reveno de Makao al la patrolando k.a.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng