2010-06-09

Frumatene de la 7-a de junio je la 1-a horo kaj 58 minutoj forpasis Chai Zemin, prezidanto de la ĉina societo Amikoj de Esperanto, en la aĝo de 93 jaroj. Chai Zemin estis fama ĉina diplomato. Li servis sinsekve kiel ambasadoro de Ĉinio en Hungario, Gvineo, Egiptio, Tajlando kaj Usono kaj eksprezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. Kaj kiel la unua ambasadoro de la Ĉina Popola Respubliko en Tajlando kaj Usono. Li multe kontribuis por la ĉinaj eksteraj aferoj.
Li eklernis Esperanton en 1930-aj jaroj, siatempe li verkis per Esperanto en gazetoj por disvastigi la lingvon Esperanto. En 1986 li prezidantiĝis de la societo Amikoj de Esperanto kaj sur sia posteno li energie antaŭenpuŝis Esperanto-movadon de Ĉinio kaj multe kontribuis por la laboro de la Ĉina Esperanto-Ligo. Li partoprenis en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.
La funebra ceremonio de s-ro Chai okazos la 13-an de junio en Pekino.
(Chen Ji) |