2010-06-09 La 8-a de junio estas, ekde 2009, la Monda Oceana Tago, proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Por la Monda Oceana Tago 2010 la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon.
Oceanoj ludas ŝlosilan rolon en niaj ĉiutagaj vivoj. Ili estas integra elemento en daŭrigebla evoluigo kaj grava fronto por esplorado. Dum sciencistoj esploras la oceanojn je ĉiam pli profundaj niveloj ol iam ajn antaŭe, ili daŭre eltrovas novajn formojn de mara vivo. Tiuj esploroj havas grandan potencialon por antaŭenigi homan bonfarton.
Sed, se ni deziras plene profiti el tio, kion oceanoj ofertas, ni devas alfronti la damaĝajn efikojn de homaj aktivecoj. La vivodiverseco de la oceanoj estas ĉiam pli streĉita. Troa ekspluatado de mare vivantaj rimedoj, klimata ŝanĝiĝo, kaj polucio pro danĝeraj materialoj kaj agadoj prezentas gravan minacon al la mara ĉirkaŭaĵo. Tion faras ankaŭ la kresko de krimaj agadoj, inkluzive de piratado, kiuj havas gravajn implicojn je la sendanĝereco de navigado kaj la sekureco de maristoj.
Multon oni jam faris en la kadro de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Juro de la Maro (1982) - nia "konstitucio por la oceanoj". Pli ol 15 jarojn post la ekvalidiĝo de la Konvencio, ĝi daŭre rolas kiel nia gvidilo. Sed se ni volas sekurigi la kapablon de la oceanoj servi la abundajn kaj variajn bezonojn de la socio, necesas fari multon pli. Okaze de tiu ĉi dua ĉiujara solenigo de Monda Oceana Tago, mi petas Registarojn kaj civitanojn ĉie, ke ili agnosku la grandegan valoron de la oceanoj de la mondo - kaj faru sian parton por garantii ilian sanon kaj ilian vivantecon.
Ban Ki-moon
[traduko el la angla]
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |