Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Preparado por pli multaj vizitantoj al la ĝardeno de ŜME
2010-06-09

de GONG WEN

 


Hong Hao, direktoro de la Ŝanhaja Buroo de la Monda Ekspozicio

 

    Hong Hao, direktoro de la Ŝanhaja Buroo de la Monda Ekspozicio, diris lastatempe en la gazetara konferenco pri la situacio de la funkciado de la ĝardeno de ŜME en la unua monato post ĝia malfermo, ke maje la ĝardeno de ŜME spertis la provadon akcepti 500 mil vizitantojn homfoje/tage. En majo la nombro de la vizitantoj al la ĝardeno superis 8 milionojn da homfojoj. En junio la ĝardeno eniras en someran funkciadon, kaj la Ŝanhaja Buroo de la Monda Ekspozicio prenas kiel gravecon jenajn laborojn: akcepto de pli multaj vizitantoj, gardo de kontraŭincendia sekureco kaj bona ordo en la ĝardeno, prevento kontraŭ sunfrapo kaj respondo al malbona vetero.

 

    De post malfermo de la ĝardeno estis pliigitaj 57 elektronikaj ekranoj en la ĝardeno kaj ĉe iuj ĝiaj enirejoj, 2 mil sunombreloj, 40 mil seĝoj kaj sunŝirmaj markezoj antaŭ la pavilonoj multe vizitataj, po unu kuraca stacio sur la placo ekster 7 surteraj enirejoj, 5 sekurigaj aŭtoj kaj 13 ambulancoj; samtempe, aldoniĝis 2 mil grandkapacitaj rubujoj, 2 mil purigistoj kaj kelkdek veturiloj por transporti rubon ĉiutage, pli ol 50 akvo-trinkejoj kun pli ol 300 kranoj; krome, oni multigis 2 mil rulseĝojn, plibonigis rimedojn por ilin pruntepreni kaj redoni, pliigis deponejojn, pluvŝirmajn kaj kontraŭglitajn ekipaĵojn, ktp.

 

Vizitantoj en la ĝardeno de ŜME 

 

    Ĝis nun, pli ol 40 milionoj da biletoj por la ĝardeno de ŜME estis venditaj. Laŭ spertoj de antaŭaj mondaj ekspozicioj kaj la situacio de la pasinta monato, la vizitantoj al ŜME pli kaj pli multiĝos, plie en junio Ŝanhajo disdonis al urbanoj pli ol 2.5 milionojn da ŜME-donacoj, precipe post la ekzamenoj por eniri en superajn mezlernejojn kaj altlernejojn kaj dum la someraj ferioj.

 

    Pro tio, la ĝardeno de ŜME plifortigos movan kontroladon, akurate reguligos kaj plibonigos diversajn instalaĵojn kaj servajn rimedojn, gardos bonan ordon, garantios manĝaĵo- kaj trinkakvo-provizadon kaj trafikan transportadon.

 

    Menciindas, ke junie regas en Ŝanhajo malbona vetero, kiaj varmego, senĉesa pluveto, tajfuno, tondrado kaj fulmado. Hong Hao esprimis, ke la Ŝanhaja Buroo de la Monda Ekspozicio daŭre instaligos en la ĝardeno de ŜME grandan kvanton da sunŝirmaj, ventolaj kaj temperaturo-malaltigaj ekipaĵoj, kaj samtempe plifortigos la laboron kontraŭ fulmado kaj inundado, akcelos kontroladon pri kaj riparadon de diversaj ekipaĵoj, intensigos informadon pri la vetero ktp.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng