Trejnado de la kvina eskort-ŝiparo de la ĉina mararmeo en Golfo Adeno
2010-06-09
Antaŭ kelkaj tagoj la kvina eskort-ŝiparo de la ĉina mararmeo en Golfo Adeno faris trejnadon, en kiu ŝipoj, surŝip-helikopteroj kaj marinfanterianoj kune sin trejnis en patrolado, skoltado, kontrolado kaj elpelado kontraŭ suspektindaj ŝipoj. Oni informiĝis, ke ĉiumonate kelkafoje la eskort-ŝiparo faras tian kunan trejnadon kaj kombinitan manovradon de diversspecaj trupoj.