Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Semoj" infinitigas mian revon
2010-06-09

XU JIAJUN

 


Ripozo sur la placo de Brita Pavilono

 


"Verda urbo" 

 


Qiu Lin rigardas la plant-semojn tra travidebalaj akrilaj stangoj. 

 


Semoj sonĝe varias en lumo.

 


Rigardo al memdigest-malkompona "estonta planto" 

 


En "Sem-katedralo"

 

 


Interparolo en Brita Pavilono  

 


Qiu Liu saltas kiel flugilo al leontodo.

 

    "Miljaraj lotussemoj trovitaj en urbo Pulandian, provinco Liaoning, nordorienta Ĉinio, ĝermis, floris kaj fruktis post scienca kulturo, kio pruvis la persistemon de ĝia vivoforto. Se la 260 mil semoj el 900 specioj en la Brita Pavilono estos bone konservitaj, ili povos daǔrigi senliman verdecon kaj vivforton," grandioza sceno de la Brita Pavilono animskuis Qiu Lin, studenton de la unua klaso de fakultato pri ellaborado de radiofoniaj kaj televidaj programoj el Ŝanhaja Filmarta Akademio, vizitanta la Britan Pavilonon en la 15a de majo.

 

    La pavilono estas malferma parko sentegmenta. Ekster la "Sem-katedralo" en la centro staras pli ol 60 mil maldikaj kaj travideblaj akrilaj stangoj. Tage ili kiel optikaj fibroj konduktas radion por prilumi la ĉambrojn, kaj nokte ili lumigas la tutan konstruaĵon. La pavilono petis, ke ĉinoj kromnomigu ĝin, kaj ĝi havas poezian nomon leontodo.

 

    Qiu opiniis, ke la pavilono aspektas serioza. Enirante kun respekto oni perceptas la harmonion de homaro kaj la naturo kaj kontaktiĝon kun la esenca enhavoo de vivoj. Kiel integri la naturon en la socian disvolvon kaj gardi plant-speciojn kontraǔ homara disvolvo postulas komunan strebadon de homaro. Semoj mem estas nerimarkindaj, tamen ili posedas gigantan povon kaj portas esperon de la homaro.

 

    "Verda urbo", "malferma urbo", "sem-katedralo", "energia urbo" kaj "malferma parko" kondukas homojn prizorgi la naturon, pensigas homojn kiel utiligi la naturon por akcepti defion de urboj.

 

    Qiu diris: "La vivantaj semoj simbolas vivon kaj reprodukton, kaj ĉiu semo povas denove fariĝi planto. La ekzisto kaj disvolvo de la homaro intime rilatas kun plantoj. Aero, akvo, manĝaĵoj, medikamentoj, bio-energioj estas akireblaj de plantoj. Tio estas la unu afero por la ekzisto de la homaro."

 

    La semoj veninte de la miljara sembanka projekto lanĉita de Reĝa Botanika Ĝardeno kaj Instituto pri Plantoj en Kunming, Yunnan, estas la kunlabora frukto pri bio-diverseco inter Ĉinio kaj Britio. La sembanko komencita en la 1990-aj jaroj celis kolekti plant-semojn en Britio. En la jaro 2010 ĝi konservas 10% de plant-semoj de la mondo, kaj en la jaro 2020 -- 25%.

 

    En "energia urbo" ok veraj rakontoj kaj ok eblaj rakontoj en la estonteco pri plantoj konigas, kiel plantoj kaj la naturo konturis la estontecon de urboj, sciigis la plej novan esploron de britaj sciencistoj avangardaj monde. Qiu konsideris, ke la oriento de sicenco kaj teknologio estos plue esplori la rilatojn inter homaro kaj la naturo, plibonigi nian vivmedion pere de avangardaj teknologioj, kaj beligi nian vivon per intimaj rilatoj kun plantoj.

 

    Ekster la ĉeftema konstruaĵo troviĝas subĉiela areno granda kiel futbalejo. Ĝi aspektas kiel ŝirita papero, simbolantan ke britoj donacas la "Sem-katedralon" al ŜME kaj amikecon inter la du landoj. Qiu diris: "'Leontodo' estas semo por amikeco kunportanta esperon de la unua gastiganto de ME, kaj pavilonoj en ME estas 'semoj' disvastigantaj civilizacion, progreson kaj disvolvon mondajn."

 

    En la jaro 1851 Londono gastigis la unuan ME. 150 jarojn poste Britio donis la mirindan dezajnon de Sem-katedralo al ŜME. Respondante la ĉeftemon de ŜME "urbo por plibona vivo" la pavilono diskonigas la koncepton harmonia kunekzisto de homaro kaj la naturo. La pavilono estas ankaǔ viva skulptaĵo pro la balancaj etendaĵoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng