La 43-a ILEI-Konferenco okazos de la 11-a ĝis la 17-a de julio 2010 en Matanzas, Kubo. La konferenca temo estas: Edukado por kultura proksimiĝo. La ILEI-Konferenco sesios en hotelo Canimao kaj havos buntan programon fakan, laboran kaj distran. Se estos sufiĉe da interesitoj okazos la ekzamenoj de ILEI/UEA. Pliaj informoj, kotizoj, fotoj kaj aliĝilo troviĝas ĉe la TTT-ejo de la konferenco: http://ilei.info/agado/Kubo.php.