La 8an de junio inaǔguriĝis Havaja Tago en la Usona Pavilono en ŜME, kaj Linda Lingle, ŝtatestro de Havajo, kun delegacio de Havajo sub sia gvido, konigis al vizitantoj la riĉajn resursojn pri turismo kaj edukado en Havajo. Rekta aerlinio inter Ĉinio kaj Havajo ekfunkcios antaǔ la fino de la kuranta jaro.