Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kio plej frapas vian atenton en la Nederlanda Pavilono
2010-06-10

ROB MOERBEEK (Nederlando)

 

    Karaj samideanoj,

 

    Kompreneble interesas via monda ekspozicio. Dronante en laboroj mi ne havas tempon persone viziti la ekspozicion, kvankam mi havas grandan apetiton reviziti vian landon, kiun mi tuŝetis okaze de la du Universalaj Kongresoj de Esperanto okazintaj en Pekino.

 

    Interesus scii, kio plej gravas en la elmontrado de la moderna Ĉinio, do en vialanda prezento de via ekonomia/teknika progreso, sed certe ankaŭ pri via respektinde longa kulturo. Se vi havus okazon viziti la Nederlandan Pavilonon, simile min interesas scii kio plej frapas vian atenton.

 

    Kiel dirite, mi ne havas abundan tempon, sed ne mankas al mi interesiĝo pri la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

    Dezirante al vi sukcesan laboron, mi kore vin salutas.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng