La miliona vizitanto de Hungara Pavilono senpage vizitos Budapeŝton
2010-06-10
Ĝojo pro la donaco
Antaŭtagmeze de la 9-a de junio, Hong Yiwen, knabino el Ŝanhajo, feliĉe fariĝis la miliona vizitanto de la Hungara Pavilono. La vicĝenerala direktoro de la Hungara Pavilono Richard Mohr kaj ĝia vicdirektoro Katalin Szöllősi kune donacis al Hong Yiwen tri biletojn por ke ŝi kaj ŝiaj gepatroj senpage vizitu Budapeŝton.