2010-06-10
En la kadro de la Partnera Projekto “Lernado dum la tuta vivo” de GRUNDTVIG-programo 2009-2011 (subtenata de la Eŭropa Unio kaj organizita de PEA, E@I kaj ICH kun la partopreno de http://www.edukado.net kaj ILEI), Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan intensan programon inter la 22a kaj 29a de majo 2010 por entute 28 polaj kaj slovakaj partoprenantoj de la projekto. La programo okazis en sudpollanda Rytro, apuda vilaĝo de Nowy Sacz, el kiu urbo devenis la triono de la grupo.
La motoro de la projekto, Halina Komar (prezidanto de Pola Esperanto-Asocio) lanĉis la seminarion kun la speciala celo lingve perfektigi la kursanojn kaj pretigi ilin al la KER-ekzamena sesio, okazigota dum SES en Slovakio, kiun la grupo partoprenos kiel trian aranĝon de la projekto.
Dum la semajno en Rytro la partoprenantoj lertiĝis pri la solvado de komprenekzercoj kaj gramatikaj testoj, kompilis leterojn kaj argumentajn tekstojn, partoprenis modelitan parolan ekzamensesion kun improvizita situacio, bildpriskribo kaj argumentado. Por la prepariĝo estis uzataj la libroj Esperanto de nivelo al nivelo kaj Ĉu vi aŭdis, ke... ?, krome ekzercoj de edukado.net.
Fine de la semajno 23 personoj jam surloke aliĝis al la somera KER-ekzamensesio.
(Katalin Kovats)
el ILEI
Redaktorino: Chen Ji |