2010-06-10 de ZHAO GE
 Ke Youmu (la dua de maldekstre) kaj liaj kolegoj bonvenigas gastojn. |
|
 Ke Youmu preparas xinjiang-ajn nudelojn. |
|
 Ke Youmu en restoracio |
|
 Ke Youmu vizitas retejon pri ŜME. |
|
 Laborantoj de la restoracio |
|
 Ke Youmu (la dua de dekstre) kaj liaj kolegoj vizitas la ĝardenon de ŜME. |
Ke Youmu estas xinjiang-ano. Li laboras kiel ĉefkuiristo de iu xinjiang-a restoracio en Ŝanhajo jam de du jaroj. De la 15-a de aprilo li eniris en la ĝardenon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), kaj servas kiel estro de la xinjiang-a restoracio. Post malfermiĝo de la ĝardeno lia restoracio kun veraj xinjiang-gustaj manĝaĵoj allogis al si nemalmultajn gastojn. Ke Youmu diris, ke por garantii puran guston de Xinjiang li dungis elstarajn ujgurajn kuiristojn kaj uzas ŝafviandon transportitan el Xinjiang. Vidante multajn gastojn en la restoracio Ke Youmu diris kun rideto: "Mi kredas, ke mia restoracio fariĝos pli kaj pli prospera."
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|