Inaŭguriĝis en Pekino "Prezentado de lerteco pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio fare de 100 metiartistoj"
2010-06-11
Metiartisto el Qinghai-provinco faras tangka-on (tibetstila pentraĵo).
La 9-an de junio, antaŭ alveno de la 5-a Ĉina Tago de la Kulturaj Heredaĵoj, inaŭguriĝis en Pekino "Prezentado de lerteco pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio fare de 100 metiartistoj". La prezentado estas aranĝita de la Ĉina Ministerio de Kulturo. Pli ol 100 daŭrigantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj el diversaj lokoj de Ĉinio montris sian lertecon.