2010-06-11 La 25-an de majo Dima Ŝevĉenko (i.a. funkciiganto de la retejo "www.esperanto.com") defendis sian magistran disertacion pri Periodaĵoj en Esperanto -- kun la noto perfekta.
Tio okazis en Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj (unu el ĉefaj rusiaj universitatoj). Lia oponanto/recenzanto estis fama esperantisto M.I. Isajev (doktoro, profesoro, akademiano).
Pliajn detalojn, enhavliston, fotojn kaj komentojn vi povas trovi ĉe: http://www.ipernity.com/blog/55113/252420. Lia kontaktadreso: retumanto heliko gmail.com .
(el Ret-Info)
Redaktoro: Niu Xueqin |