2010-06-11 de Dong Zao
|
George Osborne en Brita Pavilono |
Antaŭ 20 jaroj, kiam George Osborne unuafoje vizitis Ŝanhajon por lerni, li nur estis ordinara "malriĉa studento" el Britio, sed post 20 jaroj, kiam li fariĝis la financa ministro de Britio, la unua lando, kiun li vizitis, ankoraŭ estas Ĉinio. Antaŭtagmeze de la 5-a de junio, tiu ĉi "Dio de Riĉeco" administranta britan ekonomion dufoje uzis la vorton "perfektega" por esprimi sian impreson pri ŜME.
Li diris, ke antaŭ 20 jaroj, kiam li unuafoje vizitis Ŝanhajon, nur ekzistis 2 altaj konstruaĵoj en Lujiazui, Pudong-distrikto, Ŝanhajo. En la 5-a de junio, li vizitis la ĝardenon de ŜME kaj Britan Pavilonon. Atinginte Ŝanhajon, li speciale revizitis eksteran riverbordon kaj opinias, ke nuna riverbordo estas pli longa, pli larĝa kaj pli bela ol tiu antaŭ 20 jaroj. "Brita Pavilono estas tre grandioza kaj en la pasinta semajnfino, 70 mil personoj vizitis ĝin. Kaj ĝis nun jam pli ol 1.5 milionoj da personoj vizitis ĝin." Tion diris George Osborne. Kiam fermiĝos ŜME, la konstrua materialo -- 60 mil "leontodaj palpiloj" estos senpage donacita al 60 mil lernejoj de Ĉinio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|