2010-06-12
 Jorge Enrique Taiana en la Ĉina Pavilono |
|
 Prezentado de argentinaj artistoj |
Posttagmeze de la 10-a de junio solene okazis en la centro de ŜME la oficiala ceremonio pri la Tago de la Argentina Pavilono. Ĝin ĉeestis kaj parolon faris Jorge Enrique Taiana, ministro de eksteraj aferoj, internacia komercado kaj religio de Argentino, kaj Wu Hailong, asistanto de ekster-afera ministro de Ĉinio.
Poste, Jorge Enrique Taiana vizitis la ĝardenon de ŜME, kaj argentinaj artistoj prezentis brilajn programerojn al la ĉinaj kaj alilandaj gastoj.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua
|