Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Anglalingvan vikipedion traduki aǔtomate
2010-06-12

    Estimataj,

 

    La diskuto en la listo [scienca-kaj-faka-agado] memorigis min plian fojon pri admirinda afero, pri kiu evidente ne multaj respondeculoj konscias. Temas pri kreo de aǔtomata tradukmaŝino far malgranda dana entrepreno, kadre de kiu sinjoro Eckhard Bick produktis tradukmaŝinon en ege alta kvalito (laǔ mia takso pluroble pli bona ol iu ajn antaǔa) inter la angla kaj Esperanto!

 

    La specifa celo estas traduki aǔtomate la tutan anglalingvan vikipedion en Esperanton, kaj ĝi jam tion faras. Ĝis nun estis tradukitaj 800,000 artikoloj. Kontrolu mem, la tradukoj havas tian altan tradukkvaliton, ke apenaǔ eblas trovi frazon kun tiaj eraroj, kiuj malebligus la komprenon. Vidi ĝin ĉe: http://epo.wikitrans.net/

 

    Kiam la maŝino tradukos ĉiujn 3.3 milionojn da artikoloj, la vikipedio en Esperanto estus same granda kiel la angla, kaj se oni aldonas la 130,000 artikolojn ĝis nun tradukitajn en la E-a vikipedio, tiam ĝi estus la plej granda en la mondo!

 

    Kondiĉe, ke la homoj, kiuj ĉefe gvidas kaj administras la E-an vikipedion, konsentu, ke la rezulto de WikiTrans eniru la E-an vikipedion. Imagu la prestiĝon, kiun ni gajnus! Mi klopodis iniciati diskuton pri tio kun vikipediistoj, kiuj administras la E-an vikipedion, sed neniu reagas. Sinjoro Bick akceptas senkondiĉe. Ĉu scienca fako de UEA kaj la Akademio ne devus iom ekinteresiĝi pri la afero?

 

Zlatko Tiŝljar

(el Ret-Info)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng