Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado!
2010-06-12

En la foto vidiĝas gajninto de stipendio el 2009.  

 

    En 2010 denove okazos unu-jara kurso pri instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI. La aliĝlimo estas aŭgusto 10, la studjaro komenciĝos je la 16a de septembro per unu-semajna ĉeesta sesio. La kurso bezonas minimume dek kursanojn por ekfunkcii. Konfirmo pri kurs-okazigo estos dissendita kiel eble plej frue (do frua sinanoncado estas aprezata!); plej malfrue tio okazos en la 11a de aŭgusto.

 

    ILEI (pli precize ĝia Fondaĵo Szerdahelyi) kaj UEA konsentis kontribui po 500 eŭrojn por faciligi la partoprenon de kvar kursanoj. Ili faras tion ĉar la instruada trejnado figuras alte en la prioritatoj de ambaŭ organizoj.

 

    La oferto:

 

    ILEI kaj UEA ofertos kvar stipendiojn je valoro de 250 eŭroj, por mildigi la kursokostojn. Tio kovros proks. 80% de la kosto por B-landano kaj 35% por A-landano. Restas al la kursano kovri la surlokajn kaj vojaĝajn kostojn por la du ĉeestaj sesioj en septembro kaj februaro kaj la kurs-fina ekzamenado. La cetera kurso okazas distance, per reta korespondado kaj rete liverendaj taskoj.

 

    Kondiĉoj kandidatiĝi por la stipendioj estas plenskribi normalan kurs-aliĝilon troveblan en la retejo (http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html), kaj krome skribi duon- ĝis unu-paĝan kandidatigan tekston kun tri eroj:

 

    1) Motivoj por deziri partopreni la kurson

 

    2) Biografieto pri ĝisnunaj profesiaj kaj esperantistaj agadoj

 

    3) Intencoj plenumi instruistan laboron kaj gvidi kursojn rezulte de la partopreno.

 

    Tiun tekston oni sendu rete al Ilona Koutny (kurs-direktoro): koutny.ilona@gmail.com, Stefan MacGill (ILEI): stefan.macgill@gmail.comKatalin Kovats: katalin.kovats@gmail.com (kurs-gvidanto),  Zsofia Korody: zsofia.korody@esperanto.de, (kurs-gvidanto) kaj Claude Nourmont (UEA): moonmont@pt.lu ĝis vendredo de la 6-a de aŭgusto - sed preferinde pli fue.

 

    Tiuj formos kvinpersonan grupon kiu prijuĝos la petojn kaj anoncos la rezultojn en la sekva merkredo, aŭgusto 11. Kaze de fizike skribita peto, sendu al

 

    Zsofia Korody, ICH, rubenhagenstr

 

    6, DE-37412 Herzberg-Harz, Germanio.

 

    La stipendiaj sumoj estas pagotaj rekte al la universitato. Kandidatigo por stipendio estas malferma al ĉiu, kiu plenumas la enirkondiĉojn de la kurso, sed ni donos prioritaton al B- landanoj, tiuj sub 35-jaraj, kaj tiuj kiuj plej konvinke skizas kiel ili planas instrui Esperanton dum aŭ post la kurso, pere de la lertoj tie akiritaj.

(el ilei.info)

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng