2010-06-12 de PEI XIN
 Antaŭ la Pakistana Pavilono |
|
 Shen Yuxin rigardas objektojn faritajn el jado |
|
 Fotoj de pakistanaj eminentuloj |
|
 Pakistanaj skribaĵoj projekciitaj sur la kupolo |
|
 La Pakistana Pavilono en nokto |
|
 Metiartaĵoj de Pakistano |
|
 Fotoj pri amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio |
"Enirinte la ĝardenon de ŜME, mi vidis kastelon similan al tiu en fabelo. Efektive ĝi estas la Pakistana Pavilono." Tion diris Shen Yuxin, 9-jara knabino. En la unua tago de malfermiĝo de la ĝardeno de ŜME, mi renkontiĝis kun Shen Yuxin, tiam ŝi estis fotanta la laboranton en nacia vesto de Pakistano. Rimarkite de tiu laboranto, ŝi kuris en la pavilonon kun hontema sinĝenado.
"Antaŭe mi ne sciis kie estas Pakistano, nun mi povas rakonti al miaj samlernejanoj legendon pri la Lahora Kastelo." Post 40-minuta vizito, Shen Yuxin rikoltis multajn miraĵojn kaj rankontojn. La Pakistana Pavilono estas konstruita laŭ grandeco de Lahora Kastelo konstruita en la 16-a jarcento. La diferenco estas, ke la "kastelo" en la ĝardeno de ŜME montras la modernajn elementojn de Pakistano, kaj la antikva Lahora Kastelo estas trezoro kaj fiero de la pakistana popolo. Tiu ĉi palaca konstruaĵo estis listigita de Unesko kiel Monda Kultura Heredaĵo en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. La ĉeftemo de la Pakistana Pavilono estas "pro diverseco de urbo", kaj la ekspozicio konigas la naturajn pejzaĝojn, naciajn morojn kaj disvolvon de ekonomio kaj komercado, ankaŭ vidigas la longdaŭran amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano per fotoj, modeloj, plurmediaj instalaĵoj kaj objektoj. Antaŭ la modelo de la dua montpinto de la mondo -- Qogir en la Pakistana Pavilono, Shen Yuxin diris: "Ni estas tiel proksimaj al Pakistano, kaj transgrimpinte la Monton Qogir, ni jam estos en la lando". Eble multaj vizitantoj de la Pakistana Pavilono havas la saman senton, kaj ŜME plie proksimigas la du popolojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|