Ĉina ĉefministro intervidiĝis kun membroj de la Amika Interŝanĝa Grupo de Ĉinaj kaj Koreaj Geknaboj
2010-06-13
La 11-an de junio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Pekino intervidiĝis kun membroj de la Amika Interŝanĝa Grupo de Ĉinaj kaj Koreaj Geknaboj. Tiu grupo konsistas el 20 koreaj geknaboj kaj 19 ĉinaj geknaboj el Wenchuan kaj Yushu, kie okazis grava tertremo en 2008 kaj 2010.
Antaŭ unu jaro, la amika delegacio de ĉinaj geknaboj el Wenchuan vizitis Koreion, kaj estiĝis profunda amikeco inter la dulandaj infanoj.