2010-06-13 de XU XIAOQING
 Kang Dong-Suk akceptas intervjuon. |
|
 Koreanoj tenantaj enmane afiŝojn de talismanoj Yeony kaj Suny de Yeosu-a Ekspozicio kun talismano Haibao de ŜME |
La 26a de majo estis la Tago por la Pavilono de Korea Respubliko. Kang Dong-Suk, prezidanto de organiza komitato por Yeosu-a Ekspozicio 2012 en Koreio, espere diris, ke la sukcesoj de ŜME, precipe ĝiaj spertoj, kontinuigu Yeosu-an Ekspozicion.
Kang diris, ke la skalo de Yeosu-a Ekspozicio estas ne komparebla kun tiu de ŜME. Kiel profesia eskpozicio ĝi disvastigos kiel racie utiligi marajn resursojn kaj zorgos pri daǔrigebla disvolvo de resursoj. Tamen li opiniis, ke la du ekspozicioj substrekas homojn, esperante ke la homaro havu plibonan urban medion estonte.
"Ĉirkaǔ unu monaton post malfermo de ŜME, ni multflanke kontaktiĝis kun koncernaj departementoj de ŜME kaj trovis, ke multaj sukcesaj spertoj en ŜME estas lernindaj kaj aplikindaj por Yeosu-a Ekspozicio. Ni reaperigos tiujn programojn ŝatatajn kaj atentatajn en ŜME por la Yeosu-a," diris Kang.
Kang informis, ke 100 mil laborpostenoj estos liverataj de frua preparo ĝis la malfermo de Yeosu-a ekspozicio, kaj la ekspozicio antaǔenpuŝos turismon kaj ekonomion de Yeosu kaj proksimaj urboj.
Yeosu-a Ekspozicio okazos inter la 12a de majo ĝis la 12a de aǔgusto 2012. En la Pavilono de Korea Respubliko de ŜME oni povas antaǔtempe percepti la entuziasmon kaj ĉarmon de Yeosu-a ekspozicio.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|