Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La E-vivo interesas iun ajn leganton de via E-revuo
2010-06-13

ANATOLO GONCHAROV (Krasnojarskij regiono)

 

    Karaj redaktoroj de El Popola Ĉinio,

 

    Ekde la jaro 1958, mi estis via fidela abonanto-leganto. Mi multon eksciis pri la frata popolo por mi--siberiano. Sed ĉiam mi sentis unu mankon en la revuo -- manko de la ĉina kulturo. Temas pri la kulturo mem, sed ne pri la kulturaj atingoj priskribe. Sed tiam mi silentis, ĉar komprenis la revuon dependa de la ŝtato, kiu havas deziron informi la politikajn kaj ekonomikajn kaj aliajn atingojn de la landego.

 

    Sed nun mi esperas la revuon tute sendependa, ĝi ja eldoniĝas rete. Mi proponas enkonduki pli da kulturaj eroj en la revuon ĝis unu triono aŭ eĉ duono. Rakontoj, noveloj, poeziaĵoj, unuvorte beletro. Ankaŭ pri la vivo kaj E-aferoj de ĉinaj esperantistoj kaj E-kluboj. La E-vivo interesas iun ajn leganton de via E-revuo. Mi scias, ke via lando havas multe da talentaj E-tradukantoj, verkistoj kaj poetoj. Kiuj povus kontribui.

 

    Kio rilatas min persone, mi ekhavis pluse al deinfaneca alta miopio ankaŭ katarakton kaj glaŭkomon. Tial mi ĉesis legi ion ajn krom E-kulturaj revuoj kaj unu rus-lingvan periodaĵon sub la titolo "Sana vivmaniero". Ĉion alian novaĵan mi aŭskultas per radio aŭ televidilo.

 

    Sekve, se vi ne aperigos la beletran parton en la revuon, tiam bonvole ĉesu sendi vian revuon al mia adreso. Via revuo jam plenumis al mi sian ĉefan celon -- mi amas ĉinojn kaj multon scias pri la lando.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng