2010-06-13 En la 95-a UK en Havano denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.
Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont, moonmont@pt.lu
La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:
◆ Interproksimigo de kulturoj: ĉu dezirinda pliproksimigo de la diversaj kulturoj, ĉu danĝera tendenco al tutmondigo kun nuligo de diferencoj?
◆ Kiel povas roli Esperanto en la interproksimigo de kulturoj?
◆ Ĉu la homo povas influi la naturajn fenomenojn?
Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭo de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo ĉe: http://uea.org/dokumentoj/regularo_oratora_konkurso.html.
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia
|