Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio -- plej granda "muzeo de sciencoj kaj teknikoj" en Ĉinio (I)
2010-06-17

de Xu Xiaoqing

 

    En la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) kun areo de 3.28 kvadrataj kilometroj kolektiĝis ideoj pri projektado el 246 landoj kaj internaciaj organizoj. Oni povas diri, ke la ĝardeno estas la plej granda "muzeo de sciencoj kaj teknikoj" en Ĉinio.

 

    En la lasta monato pli ol 7 milionoj da ĉinaj kaj alilandaj vizitantoj eniris en la "muzeon de sciencoj kaj teknikoj". Ĝi ekscitas ilian scivolemon pri bela vivo de estontaj urboj.

 

    Sciencoj kaj teknikoj ekscitas scivolemon

 

Roboto en la Japana Pavilono montras sian ekvilibran kapablon.

 

    Roboto, koncepta aŭto, aviadilo, kontraŭtertrema domo kaj aliaj produktaĵoj de avangardaj sciencoj kaj teknikoj el diversaj landoj kolektiĝis en la ĝardeno de ŜME. Ĉinaj kvar pavilonoj de ŜME kaj kuriozaj konstruaĵoj de aliĝintaj landoj mem estas scenejoj por montri altajn sciencojn kaj teknologiojn kun mediprotekto. Promenante en la ĝardeno vizitantoj eble povas renkontiĝi kun famaj sciencistoj ĉinaj kaj alilandaj.

 

    "Tre mirinde!" oni admiris, kiam la magia globo kun pezo de 1.23 tunoj en la Germana Pavilono ekmoviĝis en krioj de la vizitantoj kaj subite fariĝis pendanta "okulglobo" rigardanta al la loko, kie la krio estas plej granda.

 

    "Estas neimageble, ke la metala globo, sen okuloj kaj oreloj, povas reagi al krioj de vizitantoj," diris ŝanhaja vizitanto.

 

    Fakte la metala globo konsistas el 400 mil lumaj diodoj, kaj oni instalis en plafono de la halo 8 mikrofonojn, kiuj ricevas sonojn el diversaj direktoj. La moviĝo de la globo dependas de komputilo, kiu respondecas pri traktado de la sonoj kaj pri regado de movado kaj desegnoŝanĝo de la globo.

 

    Direktoro de germana projekta kompanio, kiu partoprenis ekspluaton de la globo, diris, ke la tekniko pri la globo ne estas mistera, oni per tiu "amuza kreaĵo" volas montri, ke "solidareco de la homaro povas produkti grandan forton".

 

    En la ĝardeno de ŜME estas multaj aliaj eksponaĵoj utiligantaj altajn sciencojn kaj teknikojn, kiaj projekciilo kun altklareca granda ekrano en la Saud-Arabia Pavilono kaj roboto ludanta violonon en la Japana Pavilono. Laŭ rilata statistiko, en la lasta monato post malfermiĝo de la ĝardeno de ŜME la multe vizitataj pavilonoj preskaŭ senescepte estas riĉaj je altaj sciencoj kaj teknikoj.

 

    Wang Xiaoming, estro de la Ŝanhaja Muzeo de Sciencoj kaj Teknikoj, diris: "La rolo de muzeoj estas instrui sciencojn per amuzado kaj la ĝardeno de ŜME havas multajn funkciojn similajn al muzeoj de sciencoj kaj teknikoj. En la ĝardeno oni povas sperti misteron kaj ĝojon alportitajn de sciencoj kaj teknikoj."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng