Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Cent tagoj ĝis la Internacia Tago de Paco
2010-06-17

 

    En 1981 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj establis la 21-an de septembro kiel la Internacian Tagon de Paco. La 13-an de junio, cent tagojn antaŭ la ĉi-jara Tago de Paco, la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon, direktitan precipe al junaj homoj:

 

    Mesaĝo por la centtaga antaŭkalkulo antaŭ la Internacia Tago de Paco

 

    Cent tagojn de hodiaŭ, la mondo notos la Internacian Tagon de Paco -- tagon dum kiu oni intencas, ke armitaj konfliktoj kvietiĝu ... tagon dum kiu ni alvokas al batalantoj observi pafĉeson ... tagon kiam ni renovigas nian propran dediĉon al neperforto kaj la paca solvo de disputoj.

 

    La fokuso de la ĉi-jara observo, kiu okazos la 21-an de septembro, rilatos al junularo kaj evoluigo, sub la slogano: "Paco = Estonteco".

 

    Junaj homoj jam ludas ŝlosilan rolon en la laboro por paco. Sed mi scias, ke ili kapablas fari eĉ pli. Pro tio, tiu ĉi Internacia Tago alportas defion al gejunuloj ĉie: Vastigu vian laboron por konstrui pacon. Disvastigu viajn planojn kaj ideojn, kun kreemo kaj pasio. Baldaŭ la zorgoj de la mondo troviĝos en viaj manoj.

 

    Ĉi-jare, la Internacia Tago de Paco samtempas kun la Pintkonferenco, kiun mi kunvokas por plupuŝi progreson al la ok Jarmilaj Evoluigaj Celoj. Atingi tiujn celojn estas esence por cesigi armitajn konfliktojn kaj konstrui daŭripovan pacon. Mi esperas, ke oni aŭdos la voĉojn de gejunuloj en la Pintkonferenco kaj ties preparlaboroj.

 

    Mi instigas junajn homojn plani projektojn tra la venontaj cent tagoj, kiuj helpos krei la kondiĉojn por paco en iliaj komunumoj, en iliaj lernejoj, en iliaj landoj. Ni bezonas vian voĉon kaj vian sindediĉon, kaj ni dividos viajn rakontojn kun la mondo.

 

    Komence de la antaŭkalkulo al la Internacia Tago de Paco, ni rekonas du realaĵojn: Nur en paca medio gejunuloj realigos sian plenan potencialon -- kaj gejunuloj havas la potencialon komenci konstruadon de paca mondo jam hodiaŭ.

 

    Ban Ki-moon

 

    [traduko el la angla]

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng