2010-06-17
 |
Taibei-a urbestro Hau Lung-bin esprimas bondeziron de la Drakboata Festo en la inaŭguro de la Taibei-a Tago. |
La 16-an de junio, okazis la ceremonio por "Taibei-a Tago" kun ĉeftemo "Taibei-a impreso, grandioza kultura bankedo" sur la Urba Placo de la ĝardeno de Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). La Taibei-aj vivforto kaj fervoro estis elmontritaj al vizitantoj pere de brilaj prezentadoj de Lee Hom Wang, bonvola ambasadoro de la Taibei-a Pavilono, Taibei-a Simfonia Orkestro ktp.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|