2010-06-17 La hungaria Fondaĵo Carl Lutz en la jaro 2005 faris peton al la ĉefurba konsilio (asembleo) renomi la kajojn apud la rivero Duna en Budapeŝto
- kaj per tio fari omaĝon al la martiroj kaj herooj kiuj savadis la persekutatojn dum la sagokruca teroro en 1944.
La 3-an de junio de tiu ĉi jaro la Ĉefurba Konsilio de Budapeŝto traktis la temon, kaj per decido oni nomumis la kajon en la urboparto Buda inter la pontoj Szabadság kaj Petőfi pri esperantistaj geedzoj -- Valdemar kaj Nina Langlet!
Pri la homsavada agado de Valdemar kaj Nina Langlet oni povas legi novan E-lingvan studon de Rátkai Árpád ĉe http://www.esperanto.hu/egyeb/langlet-eo.doc
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |